Kiel mi aspektas?

Tiu cxi foto estas de januaro 1999. Mi naskigxi en 1951.
...Edzinigxita, havante du filinoj, naskitaj en Angulemo en 1980 kaj 1982.
Mi mem naskigxis en Parizo, kiun mi forlasis en 1976 por retrovi Sxarentulon, kaj ni nun vivas en fora parto de camparo, en domo, kiun mia edzo Ivo, sxategis de sia infanagxo, kaj kiun ni plinovigis.


Cxiu havas sxatokupojn, pasiojn...
Mi sxatas muzikon, lingvojn...

Kio estas do grava en mia vivo?

Kanti, rilati kun homoj el la tuta mondo esperantlingve, kaj ankaw mia profesio: mi estas instruistino en tre malgranda kampara lernejo.
Mi provas labori law la ideoj de la konata pedagogo Célestin Freinet. Mi estas ano de la franca asocio ICEM, kaj sekretario de la komisiono ICEM-esperanto.

En Cxekio... En Esperantio


Kvankam mi sxatas vojagxi kaj renkonti homojn, mi malofte partoprenas "purajn" esperantajn renkontojn (ekzemple Universalajn Kongresojn). Mi ne havas suficxe da tempo por tion fari.
Mi preferas partopreni pedagogiajn renkontojn, nome la RIDEF-oj (Renkontoj Internaciaj De Edukistoj Freinet), por tiam informi pri la Internacia lingvo, aw la renkontojn de nia asocio. "ICEM-esperanto" (Internacia Celado por Edukado Moderna).
En la jaro 1993, gxi okazis en Pardubice, Cxeka Respubliko.
Niaj Cxekaj kolegoj preparis por ni tre placxan mangxon en la naturo, kaj ni mangxis kolbasojn kuiritaj sur fajro. Tre agrable mi memoras pri tio.

En Hispanio


Mi tre sxatus pli bone koni Hispanion, kaj la hispanan popolon.
Miaj du filinoj lernas la hispanan lingvon. Ni plurfoje vojagxis en la norda parto de la lando.
En la jaro 1995, ni vojagxis al Asturio. La foton mia edzo faris tiam. Mi estis rigardanta la maron.

Kial "Enotero"? En la franca lingvo, la nomo de tiu floro (kiun oni uzas en kosmetikajxoj, mi ne scias kial, cetere) estas la sama vorto ol tiu de la sovagxa azeno "onagro". Sed ne pro tio mi elektis gxin.

Mi sxatas tiun-cxi vorton, cxar gxi estas la nomo de persono en libro de mi sxatata: "Archaos, ou le jardin étincelant" de la franca verkistino Christiane Rochefort.

En tiu-cxi libro, la awtoro priskribas poezian kaj iom frenezan regxlandon, en kiu naskigxo de du gxemeloj (frato kaj fratino) provokas radikalajn sxangxojn. Mi esperas, ke iam mi havos tempon... ne, ne! Ne traduki gxin, cxu vi frenezigxas? Mi tute nekapablas pri tio!... sed iomete paroli plu pri gxi.

Revenir à l'accueil des pages de DomiMes liens (dont liens anti-facho)Sur l'apprentissage
des langues
Instits Qui suis-je?Reen al la esperantlingva brancxo de la ttt-ejo

Dominique Couturier, julio 1997